La usona esplorfondaĵo ESF serĉas part-tempan Akademian Kunordiganton kiu
proksime kunlaboros kun estraranoj kaj stabanoj por disvolvi akademian
komunumon kaj esplor-reton pri interlingivistiko, en Nord-Ameriko kaj
alikontinente. La taskaro inkluzivas varbadon kaj korespondadon, la
evoluigon de esploriloj (retpaĝoj, bibliografioj, k.s.), kaj konsiladon al
la estraro pri promesplenaj iniciatoj kaj evoludirektoj. Bonega kono de la
angla estas nepra; kapabloj en Esperanto estas tre dezirindaj, same kiel
konoj pri unu aŭ pluraj aspektoj de interlingvistiko (ekz. lingvopolitiko
kaj lingvoplanado, interkultura komunikado, transnaciaj sociologio kaj
historiografio, kaj simiile. Ni volonte ricevas kandidatiĝojn de studentoj
postdiplomaj, same de homoj kun postdiploma kvalifiko en parenca fako.
Bonvenus pruvitaj spertoj pri esplorretoj je nacia aŭ internacia nivelo,
same kiel konoj pri la planado kaj ellaboro de retejoj kaj datumbazoj.
Horojn kaj rekompencon oni fiksos interkonsente kaj surbaze de kvalifikoj
kaj spertoj. Por kandidatiĝi, bonvolu rigardi la plenan postenpriskribon
ĉe
http://esperantic.org/en/research/internship